Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 277 (2011-06-24)
[DEJ] *Junulara UK en Danio*

JUK estas la junulara parto de la ĉi-jara Universala Kongreso kiu okazas en Kopenhago, Danio. Ĝi ekos sabate la 23an de julio kaj daŭros ĝis sabate la 30an de julio.

La programo jam enhavas:

* Koncertojn kun la plej famaj nordeŭropaj esperantaj artistoj (kunlabore kun la teamo de KEF)

* Ekskursojn al Kristianio, la Cerva parko kaj la ekologia vilaĝo Torup

* Sportan tagon

* Piknikon en la Reĝa Ĝardeno

* Prelegojn

* Malsolenan inaŭguron

* kaj multe pli!

Laŭ la slogano "Ĝui kaj kontribui" ni samtempe invitas ĉiujn partoprenantojn mem influi al la programo dum la semajno.

Estas tranoktejo en kiu ni ofertas malmultekostan tranoktadon kontraŭ nur 15 eŭroj por loĝado dum la tuta UK kaj JUK.

Senpagas partopreni en la JUK-programeroj kaj neniu kroma aliĝo aŭ kotizo bezonatas. Tamen por partopreni la programerojn, kiuj okazas en la kongresejo (Bella Center) necesas aliĝi al la UK.

Venu al UK kaj venu al JUK! :)

Legu pli ĉe http://juk2011.wikispaces.com/

Ĝis baldaŭ! La JUK-teamo

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026